Kazaroza 2005 -
Superrigardo:La jaro 1920. En uralan provincan urbon venas gastrole kun koncerto fama kantistino Zinaida Kazaroza. Ŝia malnova admiranto ĵurnalisto Sveĉnikov persvadas ŝin kanti en Esperanto-klubo Espero. Dum la kluba koncerto ŝi estas murdita de nekonato. Ekde nun Sveĉnikov decidas, ke li devas trovi la murdiston. “Mistero de ŝia animo estas kaŝita en mistero de ŝia morto”. Misteraj sektanoj, idisto, murdisto kaj postsekvata revoluciulo, esperantistoj kaj kaŝitaj amantoj, ĉiuj ili plektas streĉitan suĵeton de la triparta filmo Kazaroza laŭ la samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ. La romano Kazaroza estas historia detektivo pri la eventoj en Ruslando de la tempo de la rusa civila milito.
Komento